La Programo
Ni ankoraŭ prilaboras la horaron, sed jen gusteto de tio, kio okazos. Pli da informo aperos baldaŭ! Notu ke eventoj okazos lunda matene, inkluzive de la solena fermo.
La horaro ne estas finita, sed multaj ceteraj eventoj okazos, inkluzive la jenajn, kaj ni tre dankas la diversajn volontulojn kiuj prezentos!
- Bona Espero (Ursula & Giuseppe Grattapaglia)
- Japana kuirarto suŝio, inkluzive de farado de verdstela "maki" (Haruo ROS')
- Esperanta traduko de amuza predikotravestio de William Penn BRANNAN (Haruo ROS')
- Amerika indiĝena literaturo (Haruo ROS')
- Interkreda dialogo (Haruo ROS')
- Tradukoj de mallongaj prozaĵoj de Hermann Melville (Haruo ROS')
- Traduko de artikolo pri Martin Luther King el seatla radikala jxurnalo (Haruo ROS')
- Informoj pri nia nova biblioteko kaj fondajxo Culbert (Haruo ROS')
- Japana poezio: hajko (Donald Jacob Uitvlugt)
- La bezono por scienco en Esperanto (Fred Meyer)
- Kial kontribui al Vikipedio (Fred Meyer)
- Kelkaj diversaj kursetoj kaj diskutrondoj por komencantoj (diversaj prezentantoj)
- Kart- kaj tabul-ludoj por praktiki Esperanton (diversaj prezentantoj)
- La strategia ludo goo (Anderson Mills)
- Diversaj filmoj (iuj en Esperantaj (ekz pri Bona Espero), iuj kun Esperantaj subtitoloj)
- Fremdlingva imperialismo kontraŭ Niĝeriaj lingvaj kaj kulturoj (Oladipo Emmanuel Olusegun)
- Komiksoj Esperantaj (Russ Williams)
- Senpagaj seĝmasaĝoj de profesia masaĝisto Esperantista (Tracy)
- Ekskurso por vidi la famajn vespertojn sub la ponto de Avenuo Kongreso (se sufiĉe multaj homoj volas)
- Vizito al trinkejoj de sesa strato (se sufiĉe multaj homoj volas)
Se ankaŭ vi volas prezenti ion pri iu ajn temo, bonvolu informi nin! Ju pli da diversaj kaj interesaj temoj, des pli bone!
Se vi sendis proponon al ELNA, KEA, aŭ alie, kaj vi ne vidas ĝin ĉi tie, eble ĝi perdiĝis; do bonvolu kontakti Russ ĉe kongreso2005@hewgill.com, por esti certa ke via programero estos inkluzivita.
ATENTU: Spite la duan bultenon, ĉi-paĝo ankoraŭ ne estas finita. Ni pardonpetas pro la konfuzo. Ignoru la suban tabelon. Pluraj lastminutaj ŝanĝoj ankoraŭ okazas pri la programo.
| Vendredon, 10a de junio |
Ĉambro 2 | |
| 8:00 - 5:00 | Kunsido de ELNA estraro. Ĉiu membro de ELNA
rajtas ĉeesti kaj observi la decidojn de sia estraro dum tiu ĉi tuttaga
kunveno. |
|
| 4:00 - 9:00 | Akceptado de partoprenantoj | |
| 7:00 - 10:00 | Interkonatiĝa Vespero. Konatiĝu kun malnovaj kaj novaj amikoj per amuzaj ludoj kaj amikaj konversacioj. | |
| Sabaton, 11a de junio |
Ĉambro 2 | Ĉambro 3 |
| 9:00 - 9:50 | Solena malfermo – Filipo Dorkas kaj aliaj |
nenio |
| 10:00 - 10:50 | ||
| 11:00 - 11:30 | Grupa Foto | |
| 11:30 - 1:00 | Lunĉo kune | |
| 1:00 - 1:50 | Oficiala kunsido de ELNA membraro | |
| 6:00 - 10:00 | Vespermanĝo kaj grupa marŝado tra
trinkejoj |
|
| Dimanĉon, 12a de junio |
Ĉambro 2 | Ĉambro 3 |
| 8:00 - 8:45 | nenio | Kristana diservo (pri Johano 14.6) – Haruo ROS' |
| 8:45 - 9:20 | nenio | Homaranisma (di)servo – Haruo ROS' |
| 9:30 - 10:20 | ||
| 10:30 - 11:20 | ||
| 11:30 - 1:00 | Tagmanĝo kune |
|
| 1:00 - 1:50 | Edwin de Kock |
|
| 2:00 - 2:50 | ||
| 3:00 - 3:50 | ||
| 4:00 - 4:50 | ||
| 7:00 - 9:00 | ||
| Lundon, 13a de junio |
Ĉambro 2A | Ĉambro 2B |
| 9:00 - 9:50 | AAIE kunsido – Phil Dorcas | |
| 10:00 - 10:50 | ||
| 11:00 - 11:10 | ||
| 11:10 - 11:45 | ||
| 1:00 - 7:00 | Post-kongresa ekskurso (ankoraŭ ne
elektita) |
|
Kontakto: kongreso2005@hewgill.com