Manĝoservo
Manĝo ĉe Concordia University at Austin
La manĝoservo, kiu kostas $50, estas rekomendinda, pro kelkaj kialoj:
- Ni eble horarigi amuzaĵojn aŭ alian grupagadojn dum la manĝotempoj.
- Kunmanĝado faras pli da tempo por afabla babilado kun la aliaj kongresanoj.
- La tereno de Concordia situas en parto de la urbo kie ne estas multaj bonaj restoracioj marŝdistance.
Oni ne povas ŝpari pli da mono per manĝado en restoracioj ol per la manĝoservo. Tamen, oni povas alporti sian propran manĝaĵon kaj lasu ĝin en la fridujoj en la ĉambraroj, kaj prepari ĝin per la mikro-ondaj fornoj tie. La fridujoj ne havas frostan spacon.
Ni rajtas fari etajn ŝanĝojn al la jena manĝoplano:
En la manĝoservo estas:
- Manĝetoj vendreda vespere (probable havebla al ĉiuj ĉeestanto)
- Matenmanĝo kaj tagmanĝo sabate
- Matenmanĝo kaj tagmanĝo kaj vespermanĝo dimanĉe
- Matenmanĝo lunde
- Kafo, teo, kaj varmega akvo en la posttagmezo sabate kaj dimanĉe.
Ĉiu manĝo estos servata kune en la kafeterio de la universitato Concordia. Ne estos multaj studentoj ĉe Concordia University at Austin dum la kongresa periodo, do baze la kafeterio estos sole por ni. La bankedo okazos je sabata vespero, kaj oni aĉetas ĝin aparte de la manĝoservo. La bankedo estos pli formala, kun pli bona manĝo, ol la ordinara manĝoservo. La manĝoservo preparos vegetarajn manĝojn kiel ni mendos, laŭ viaj elektoj sur la aliĝilo. En la aliĝilo oni ankaŭ rajtas informi nin pri aliaj specialaj manĝbezonoj. (Se oni forgesas informi nin pri specialaj bezonoj, ni kompreneble ne povas garantii ke io okazos pri tiuj bezonoj.)
Estas unu Teksasa-Meksika ("Tex-Mex") restoracio kaj unu sandviĉ-vendejo apud la universitata tereno, eble tri-cent aŭ kvin-cent metroj for de la kongresejo.
Contact: kongreso2005@hewgill.com