Opiniosondo
Por helpi ludon (kiel la ludo en la televida programo "Family Feud") dum la kongreso, bonvolu skribi ekzempleron el la jenaj temoj. Ĉiuj rajtas respondi - ne gravas ĉu vi ĉeestos la kongreson aŭ ne. Se vi ne scias ekzempleron por iu demando, ne gravas - ignoru tiun demandon. Ne pripensu tro longe - simple donu vian unuan reagon. Retpoŝtu respondojn al Russ: kongreso2005@hewgill.com. Dankon!
- Esperantisto
- Esperantisto usona
- Esperantista poeto
- Esperantista fikcia aŭtoro
- Famulo (ekster Esperantujo) kiu parolas/parolis Esperanton
- Esperantisto kun publika taglibro (blogo)
- Esperantista muzikbando
- Esperanta kanto
- Filmo kun Esperanto
- Lando kun multaj Esperantistoj
- Lando kun malmultaj Esperantistoj
- Ofta hobio aŭ fako inter Esperantistoj (krom Esperanto mem)
- Lando kun Esperantista amiko de vi (krom via propra lando)
- Lando el kiu vi ricevis Esperantan paperleteron aŭ karton (krom via propra lando)
- Lando el kiu vi abonas Esperantan revuon, gazeton, ktp.
- Internacia Esperanta kunveno
- Urbo en kiu vi jam ĉeestis Esperantan kunvenon
- Kiom multajn Esperantajn kongresojn vi ĉeestis en alia lando
- Romano verkita en Esperanto
- Romano tradukita en Esperanton
- Esperanta revuo
- Esperanta libro, kiun vi legis
- Libro kiu instruas Esperanton
- Esperanta grupo por specifa fako
- Ĝenerala Esperanta grupo
- Esperanta retpaĝaro
- Esperanta retpoŝta dissendolisto
- Favorata ĉapelita litero
- Malamata ĉapelita litero
- Metodo por reprezenti ĉapelitajn literojn nur per ASCII
- Malfacila lingvo
- Facila lingvo (krom Esperanto)
- Artefarita lingvo (krom Esperanto)
- Afero pri Esperanto kiu ĝenas vin
- Afero pri Esperanto kiu plaĉas al vi
- Aĵo kiu simbolas aŭ reprezentas Esperanton
- La jaro kiam vi eklernis Esperanton
- Dum kiom multaj tagoj en semajno vi uzas Esperanton tipe (0-7)