La Kongreso
| Kie | Concordia University at Austin 3400 IH 35 North Austin, TX 78705 (512)486-2000 Vidu ĉi-mapon por pli da informo pri la universitato Concordia ĉe Aŭstino. Vidu la paĝon Pri Aŭstino por pli da informo pri Aŭstino. |
| Kiam | Ekde la vespero de vendredo, la 10-a de junio, ĝis tagmezo de lundo, la 13-a de junio, 2005 |
| Kio | Esperanto-parolantoj el Usono kunvenas, kun amikoj el
la mondo por la jara usona Esperanto-kongreso. La semajnfinon
plenigos prezentoj, diskutoj, muziko, amikeco, distrado, filmoj, ludoj, kaj pli... Vidu la paĝojn pri la Programo kaj Invititaj Gastoj paĝoj por pli da informoj. |
| Loĝado | Concordia University at Aŭstino. Vidu la paĝon pri Loĝado por pli da informoj. |
| Vojaĝado | Kromvojaĝado antaŭ aŭ post la kongreso: Vidu la paĝojn pri Alven-Informoj, Proksimaj Urboj kaj Ekskurso por sugestoj pri ekskursado en apudaj urboj. |
La loka Esperanta klubo de Aŭstino EKA estras la ELNA Kongreson en Aŭstino, Teksaso, Usono.
Vojaĝo al Aŭstino
Flughaveno Bergstrom estas en sudorienta Aŭstino, kaj oni povas facile uzi taksion al lui aŭton por atingi la kongresejon.
La kongresejo (Concordia University at Austin) situas sur la okcidenta flanko de I-35 (ĉefa ŝoseo tra Aŭstino) en la mezo de Aŭstino (norde de la granda universitato de Teksaso), do ĝi estas facile atingebla.
Aŭtoparkado
Se oni havas aŭton, oni rajtas parki ĝin senpage sur la universitata tereno dum la kongreso.
Kontakto: kongreso2005@hewgill.com